Vi estas ĉi tie: Saluton!
Ĉu vi scias, ke Esperanto jam venkis?
Vi diras, ke tio ne estas vera? Ĉu? 1)
* eliru straten, esploru reklamaĵojn, nomojn de hoteloj, kafejoj, butikoj…
* foliumu gazetojn, magazinojn, atentu pri firmaaj nomoj…
* eniru vendejojn, legu nomojn de varoj…
* vagadu interete kaj pripensu signifon de retejnomoj…
Ĉie vi povas rimarki konatajn vortojn, niajn karajn, esperantajn. Eble vi ne pensis antaŭe pri ilia esperanta-inklino, sed ĝi ja estas. Provu!
En tiu retejo ni kolektas faktojn pri La Venko de Esperanto. Aliĝu, trovu en via urbo pruvo de La Venko, fotu ĝin, skribu pri tio en nia vikio, kaj sentu sin feliĉa esperantisto!
* http://www.theesperantos.com
* http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov07-06.htm - recenzo de Flo
Rilato al Eo | konfirmita e-a nomo |
---|
Firmao, kiu produktas ĉipojn por poŝtelefonoj, komputiloj, k.a. por komunikadi en diversaj radioretoj.
Estas skribite, ke la nomo devenas de universala lingvo, kreita de Zamenhov. “Terocelo estas komunikada Esperanto”.
En 1 oni skribis:
Terocelo connects two Esperanto words: tero, meaning earth, and cello, meaning aim, goal or purpose. Therefore Terocelo means world goal…
Ia miskompreno de vorto “celo”…
Rilato al Eo | Nomo de brando |
---|---|
Lando | Meksiko |
Urbo | Ciudad |
Esperanto estas tekilo! Ĉu vi imagas? Jes, ekzistas tiu brando, produktata en kvar specoj: “Blanco” (blanka - ĵusprilaborita), “Reposado” (eltenita 2m-1j), “An'ejo” (eltenita dun 1-3j) kaj “Ekstra An'ejo” (eltenita pli ol 3j).
En la retejo de produktanto estas skribita jena vido al la negoco: “We will cause that the entire world to speak of Esperanto” - Ni kaŭzos tutan mondon paroli pri Esperanto.
Rilato al Eo | Nomo de varo |
---|---|
Lando | Francio |
Suno estas nomo por kolekto de elektro-ŝaltiloj kaj konektingoj, uzataj en loĝejoj.
Do, vi povas viziti vendejon por aĉeti novan ŝaltilon por via ĉambro kaj trovi “Suno-n”.