Saluton!

Ĉu vi scias, ke Esperanto jam venkis?

Vi diras, ke tio ne estas vera? Ĉu? 1)

* eliru straten, esploru reklamaĵojn, nomojn de hoteloj, kafejoj, butikoj…
* foliumu gazetojn, magazinojn, atentu pri firmaaj nomoj…
* eniru vendejojn, legu nomojn de varoj…
* vagadu interete kaj pripensu signifon de retejnomoj…

Ĉie vi povas rimarki konatajn vortojn, niajn karajn, esperantajn. Eble vi ne pensis antaŭe pri ilia esperanta-inklino, sed ĝi ja estas. Provu!

En tiu retejo ni kolektas faktojn pri La Venko de Esperanto. Aliĝu, trovu en via urbo pruvo de La Venko, fotu ĝin, skribu pri tio en nia vikio, kaj sentu sin feliĉa esperantisto!

Lastaj venkoj


Juvelo

Diversaj juvelaĵoj. Nomo de la etikedo “juvelo”.

17.10.2015 16:48    
10.05.2007 09:41 Aleksej KUZNECOV  
27.07.2007 20:27 Anatolij Krasnokutskij  
04.10.2018 14:55

SUNO

LandoUsono
UrboNov-Orleano

suno.jpg
Siglo de “Suda Universitato de Nov-Orleano”.

Ligoj

04.10.2018 14:55

Strato

?150

Rilato al EoNomo de firmao
Lando Germanio
Urbo Berlino

STRATO estas Eŭropa ret-nodo, dua laŭ grandeco en EU. Ĝi funkcias en diversaj eŭropaj landoj kaj priservas Interreton, ttt-gastigadon kaj retaliron.

Alvoko sur la retejo diras:

“Transfer your domain to STRATO!”

Do, “Translokigu vian domajnon al STRATO!” :-)

Ligoj

04.10.2018 14:55

Sorti

sorti.jpg

Rilato al Eonomo de merkatmarko
LandoRusio
UrboKazanj

SORTI estas diversspecaj laviloj: por lavmaŝinoj, por manĝilaro, purigiloj por kuirejoj kaj duŝejoj.

Ligoj

04.10.2018 14:55

Solara (Toyota)

Solara

Rilato al EoNomo
LandoJapanio

Tiu aŭ­to aspektas sola, sed ĝi estas unu el aro :)

Ligoj

04.10.2018 14:55
1) Enhavo de la retejo, krom prezentitaj faktoj, estas amuza kaj ŝerca. :-)
saluton.txt · Lastaj ŝanĝoj: 03.11.2015 16:44 (ekstera redakto)
Recent changes RSS feed Creative Commons License Donate Minima Template by Wikidesign Driven by DokuWiki