Ĉu vi scias, ke Esperanto jam venkis?
Vi diras, ke tio ne estas vera? Ĉu? 1)
Ĉie vi povas rimarki konatajn vortojn, niajn karajn, esperantajn. Eble vi ne pensis antaŭe pri ilia esperanta-inklino, sed ĝi ja estas. Provu!
En tiu retejo ni kolektas faktojn pri La Venko de Esperanto. Aliĝu, trovu en via urbo pruvo de La Venko, fotu ĝin, skribu pri tio en nia vikio, kaj sentu sin feliĉa esperantisto!
| Rilato al Eo | nomo de merkata marko |
|---|---|
| Lando | Rusio |
| Urbo | Niĵnij Novgorod |
Se vi havas hotelon, aŭ planas malfermi restoracion en via urbo, vi nepre bezonos vestaĵojn por viaj oficistoj, kuiristoj, k.a. specialistoj, samkiel littolaĵojn kaj aliaj tekstilaĵoj. Ĉion tion vi povas trovi sub merkata marko “Esperanto”.
provo
grasa klinigita
| Rilato al Eo | nomo de butikoj |
|---|---|
| Lando | Rusio |
| Urbo | multaj |
Tiel nomiĝas moderna reto de vendejoj por ĉefe ŝuoj kaj aksesoraĵoj kun modestaj prezoj.
| Rilato al Eo | Nomo de reto de kafejoj kaj vendejoj |
|---|---|
| Lando | Ukrainio |
| Urbo | Dnepropetrovsk |
Esperanto en Dnepropetrovsk estas nova reto de kafejoj-vendejoj por rapida manĝado, kafo, teo, kukaĵoj, oliva oleo, spagetoj, saŭco kaj aliaj manĝaĵoj, kaj ankaŭ kafo-maŝinoj. Ili estas vendejoj kaj kafejoj samtempe.
Sur la simbolo oni legas: “Esperanto integras tuton eliton”.
Mi volas tiun kruĉon! 